Skip to content

revuloj/voko-grilo

Repository files navigation

voko-grilo

Servo, kiu kontrolas XML-dosieron laŭ RelaxNG-skemo

Tiu servo uzas la programon Jing de Jing-Trang por kontroli artikolon de Reta Vortaro laŭ struktur-difino vokoxml.rnc. La gramatik-lingvo uzata estas RelaxNG, kiu ebligas pli striktan kontrolon ol nura DTD, sed estas pli taŭga por nia celo ol XmlSchema.

Cele al restrukturado de la Revo-redaktilo en servetojn (angle Microservices) kaj ligite kun tio dismeto de Prologaj kaj Javaj partoj de la kodo, ni kreas jen retservon enpakeblan en "keston" (anlge: Docker container). Por servi laŭ protokolo HTTP, Jetty estas uzata.

Retan Vortaron vi trovas ĉe http://retavortaro.de