Skip to content

revuloj/voko-cikado

Repository files navigation

voko-cikado

Esperantaj verkoj servataj kiel HTML-paĝoj kune kun serĉilo

Tiu servo uzas la programon Ant por transformi precipe klasikajn verkojn en formato TEI.2 (teixlite.dtd) al HTML-paĝoj. La servo mem baziĝas sur Prologa HTTP-servo, kiu prezentas la retpaĝojn de la verkoj kaj ankaŭ ebligas tolereman serĉon per n-gramoj (do trovas ankaŭ citaĵojn, kiam vortoj estas iom torditaj en la serĉ-frazo).

Cele al restrukturado de la Revo-redaktilo en servetojn (angle Microservices) ni kreas jen retservon enpakeblan en "keston" (angle: Docker container) kaj realiganta la serĉ-funkcion por verkoj klasikaj (kaj estonte ankaŭ pli novaj kiel Monato-artikoloj k.a.)

Retan Vortaron vi trovas ĉe http://retavortaro.de

La nomo "cikado" elektiĝis pro la aliteracio kun "citaĵo".